ISO 3166-2:MZ | |
---|---|
Mozambiko | |
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1 | |
Dulitera kodo | MZ |
Trilitera kodo | MOZ |
Cifera kodo | 508 |
ISO 3166-2:MZ estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Mozambikon. La kodojn havas dek provincoj kaj la ĉefurbo. Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas MZ, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Mozambiko. La dua parto estas unu litero por la ĉefurbo kaj tri literoj por provinco.